Sep dezertoj bicikle

dezerto Namib

Ne, ne pri mi temas; momente mi ne ekentreprenos tutmondan bicikloaventuron, des malpli ĵus alveninte de mia lasta interregiona aventureto… Sed Sergio Fernández [pr. serĥjo fernandes] ja faris. Dum la lastaj kvar jaroj, Sergio sole trabicikladis la sep plej grandajn dezertojn el la mondo.

Graŭ informo de amikino, mi eksciis, ke li hodiaŭ prezentos sian libron 7 desiertos con un par de ruedas (7 dezertoj per paro de radoj) en la librovendejo Desnivel kaj tien mi ekiris tuj.

Mi jam konis la projekton de Sergio de ĝia komenco per lia paĝo Con un par de ruedas (Per paro de radoj), sed persone aŭskulti lian paroladon senafektan kaj simpatian pri liaj vojaĝoj estis agrabla malkovro: ne eblis ne rimarki la bonajn principojn kiuj lin kuraĝigis ĉe entrepreno kies grandan malfacilon scipovas kompreni ni la biciklovojaĝemuloj.

dezerto Gobi

Aparte malkovriga estis lia konfeso, ke la komence precipe sporta defio aliiĝis post la unua el la sep vojaĝoj… Tiam la ĉefceloj ŝanĝiĝis kaj li povis pli intense travivadi la vojaĝosperton mem: sen datoj nek limtempoj, nur kun ir-bileto…

Lia nova projekto, por 2009, rilatas Himalajon…