Enhavo:
Fotoj kaj priskriboj pri malnovaj aŭ kuriozaj kuŝbicikloj,ekde la 19a jarcento.
Unu el la kutimaj "famaj frazoj" de mi aŭditaj kiam mi montras mian hejmfaritan kuŝbiciklon
estas: ¡Patentu ĝin, neniu kopiu vian ideon!
Male, mi esperas ke, por la propra sano, multaj homoj kopiu "la ideon",
samkiel mi "kopiis" ĝin de aliaj. Kiam al la invito patenti la laŭdiran inventon
mi respondas ke tiaj bicikloj estas pli ol centjaraj,
mi kutime vidas surprize malfermitaj boŝoj kaj nekredemaj mienoj:
Ĉu? Sed mi neniam vidi iun.
Ĉi paĝo enhavas kompilon de bildoj kaj datenoj pri iuj malnovaj kuŝbicikloj. Konstateble, tro malfruas por patenti ilin, sed ne por ilin ĝui.
Ĉiuj bildoj kaj datenoj ĉi-paĝaj estas kunpermese prenitaj de la fontoj menciitaj en la fako Por pli scii.
Ĝustigebla biciklo de McDonald.
Plibonigita velocipedo de Monod.
Glacivelocipedo de Hussong.
La nova velocipedo, foto far Mr. Aid, West Parms, Skotlando.
Komiksa bildo pri kuŝbiciklo.
Horizontala biciklo de M. Challand, foto el La Nature, oktobron 1896an.
Biciklo de dista subsidila stirilo. Ŝajne, unu el unuaj bicikloj de suba stirilo, kaj eble el la unuaj amasproduktitaj.
Kuŝbiciklo de Peugeot
Karikaturo pri kuŝbiciklo.
Kurioza kuŝbiciklo kun aneksita fusilo kaj de preskaŭ tute kovritaj radoj.
Komforta sidilo, hufo kaj stirrado.
Tiuepoka kritiko diris ke evidente biciklo tia
celas komforton, ne rapidon
.
Niaepoke iuj neniam kuŝbiciklintaj plu same missupozas,
ke ambaj celoj kontraŭas.
Modelo J-Fiets.
Velocar far Charles Mochet, stirate de Francis Faure, superas la hor-rekordon. La nekonatan kaj emocian historion de Velocar vi povas legi sur paĝo Malpermesite venki: La historio de la kuŝbiciklo.
La Avatar-modelo de Fomac Corporation, dezajnita de la MIT-profesoro David Gordon Wilson, estas unu el ekigintoj de la kuŝbicikla renesanco dum la jaroj 1980-aj. Tiutempe Lightning Cycles venkis ĉe HPV-a kaj RAAM-a konkuroj, kaj Easy Racers superis la limon de 65 mejloj/h (104'6 km/h).
Fotoj kaj priskriboj de kuŝbicikloj ekde fino de la 19a jarcento ĝis nuntempe. En la angla.
Foto de 19-jarcenta skota triciklo.
Dupaĝa kunbilda historio de la kuŝbiciklo ekde fino de la 19a jarcento ĝis la 1930aj, kaj fotoj de pli modernaj modeloj. Pol-lingve.
Ideoj kontribuintaj al la bicicklo-evoluo. Angla-lingve.