Biciklisto ĉe Chamartín

Trajnhaltejo Chamartín [pr. ĉamartin'], 23an de julio 2002a, je 22:20.

Mi trankvile eltrajniĝas, alveninte de San Sebastián de los Reyes [pr. san sebastjan' de los rejes]. La biciklon kun dusakoj mi tenas ĉe la baza forko sub mia dekstra brako. Tiele plej komfortas levteni ĝin kiam tre ŝarĝita. Simple endas atenti, ĉe eklevo kaj mallevo, ne la dorson fleksi sed la genuojn, jen alivorte: endas riverenci preskaŭ ĝis surgenuiĝo.

Mi rigarde serĉas la plej proksiman subteriĝejon por alikajiĝi. Mi ekiras ĝin ne plankenlasinte la biciklon. Voĉon mi ekaŭdas malantaŭ mi.

―Hej, aŭdu!

Mi turniĝas kaj vidas proksiman gardiston kiu min rigardas kun mieno kaj simpatia kaj insolenta. Li havas la brakojn krucitaj.

―Ĉu vi ne scias, ke oni ne rajtas porti biciklon en la trajno?

Do, tio ĉi estos amuza. Mi trankvile plenspiras. Mi ekmienas kvazaŭ interesita.

―Ne, mi ne scias tion… Tio kion mi ja scias estas, ke oni rajtas.

―Oni ne rajtas. Tio surprizus min, ĉar trajno estas publika veturilo kiel metroo… kaj metroe oni rajtas nur semajnfine kaj festotage.

Mi lasas la biciklon planken, kun la neevitebla reverenco, ĉar la okazo tion meritas.

―Jes: semajnfine kaj festotage, de 6a ĝis 16a. Tamen lokaj trajnoj havas malsaman regularon: estas limigoj nure pint-hore, depende de la linio kaj la senco. Se vi konsentas, antaŭ ol mia trajno alvenos, mi akompanu vin pridemandi ĉe la informejo.

La ulo ekfebliĝas, deturnas sian rigardon.

―Mi ne scias… Ne tiel…

Bedaŭrinde ĝuste hodiaŭ mi lasis hejme la kartinformilo pri la lokaj trajnoj kiu ĉion ĉi klarigas. Tio estus nesuperebla teatro-frapo, delikate meti ĝin antaŭ lian nazon.

―Vere, nur estas malmultaj limigoj dum pint-horoj. Ekzemple, Ne eblas preni trajnon kiu foriras de Atocha [pr. atoĉa] antaŭ la 9a matene.

―Kompreneble,ĉar ĝi plenplenas…

Li jam estas tuj kapitulaconta. Mankas ornami la finon solen-tone:

―Krome, eĉ pint-hore oni rajtas porti bicicklon, kondiĉe, ke estas spaco, ĉar antaŭ ĉio -mi ironie ridetas- precipu la servo al la kliento.

―Mi ne scias… mi informiĝos, sed..

―Informiĝu,informiĝu. Estas praktike por iri al la laborejo. De tie mi venas. Ĝis revido!

Mi ridetante turniĝas kaj reprenas Anakleta-n sub la brakon por iri al alia kajo. Ŝajne ankaŭ ĝi ridetas kiam mi levas ĝin.

―Ne ridu, la ulo nur plenumis sian devon. Estas nur tio, ke neniu instruis al li, kio lia devo estas.

Estas agrabla nokto. Eble ni eltrajniĝos unu haltejon antaŭe por ĝin ĝui pedalante.

Verkita samtage tuj post la okazo. La hispanlingva originalo estis publikigita en Ciclopedia (numero 41, oktobro-decembro 2002a), la bulteno de Pedalibre.