Olivarbo: sidilo

Unua dorsapogilo

La unuaversia dorsapogilo propre estis dorsapogilo el 16-jara, sen plia ebla riparo, eluzita oficeja seĝo, spongo-kaŭĉuke kovrita.

La unua dorsapogilo, fiksita

Ni kunigis la dorsapogilon al ordinara seltubo per du bret-ortaĵoj ŝraŭbitaj al la dorsapogilo kun intera metal-lameno por dispremo, kaj per ŝraŭbo fiksitaj al artiko de ordinara bicikloselo. Tiel eblis ĝustigi diston kaj klinecon.

La unua dorsapogilo, tegita

La tuton ni kovris per akvorezista tolo diversmaniere fikista.

Antaŭa flanko de la unua dorsapogilo

Antaŭaflanke ĝi aspektis pli bele, sed ĉiukaze ĝi tro grandis kaj pezis.

Unua provo por sidilplato

La unuaversian sidilplaton konsistigis amortizocelaj tenispilkoj sur metala strukturo fiksita sur la lignan kadron, kovrotaj de foreks-lameno (forekso estas plasta materialo, fortika kaj fleksebla).

Dua klopodo por la sidilplato

Iĝis pli praktike konstrui ujon el forekso kaj kaŭĉuk-gumo por teni la tenispilkojn, kaj fiksi ĝin sur la lignaĵon. Tia la dua provo.

Sidilplato da tenispilkoj

Jen laŭdire bona perpilka amortizilo.

Sidilplata ujo fermita

Spacoŝipo pilotata de aliplanedaj pilkoj je tuja ekflugo.

La unua sidilplato finita

Fina kaj sama rezulto ol pri dorsapogilo: tro granda kaj peza. Tamen ni toltegis ĝin, kaj ĝin uzis ĝis konstrui la definitivan. Aliflanke, malpli da pilkoj estus pli komforte.

Dua sidilplato

La sidilplaton de la postaversia sidilo ni per varmo formis el 5-milimetra foreksa lameno. La flekseblo de tiu materialo mem amortizis, kaj la formita skatolo ĉirkaŭfiksiĝis sur la kadron. La dorsapogilon ni faris ankaŭ el simpla 10-milimetra foreks-lameno.

Dua sidilplato de sube

Detalo el suba parto de la sidilplato.

Dua sidilplato, tegita

Por tegi la dorsapogilon ni utiligis la tolon el la antaŭa. Tial la nesimetrio.

El segundo asiento terminado

La tuta sidilo, komforta kaj malpeza.

Finita sidilo, de malantaŭe

Sidilo finita kaj kun kunigita botelo.