Olivarbo: stirilo

Stiriltenilo

La solvo por konstrui longan stirilon estis jena: utiligi stiriltenilon de malnova malgranda promenbiciklo por teni antaŭan forkon de kurbiciklo kaj ties antaŭan tubon. En ĉi tiun enmeteblas alia stiriltenilo kun ordinara stirilo. Por ke la unua stiriltenilo tenu la forkon, necesis luti ĉi tiun kun centra stango el la originala stirilo de la promenbiciklo.

Finita stiriltenilo

Sama parto, kiam la biciklo finkonstruatis.

Stiriltenilo kaj tenilo

Perfekte videblas, kiel la stirilaro estas konstruita el stiriltenilo de promenbiciklo kaj antaŭa forko de kurbiciklo.