Olivarbo: sidilo
La unuaversia dorsapogilo propre estis dorsapogilo el 16-jara, sen plia ebla riparo, eluzita oficeja seĝo, spongo-kaŭĉuke kovrita.
Ni kunigis la dorsapogilon al ordinara seltubo per du bret-ortaĵoj ŝraŭbitaj al la dorsapogilo kun intera metal-lameno por dispremo, kaj per ŝraŭbo fiksitaj al artiko de ordinara bicikloselo. Tiel eblis ĝustigi diston kaj klinecon.
La tuton ni kovris per akvorezista tolo diversmaniere fikista.
Antaŭaflanke ĝi aspektis pli bele, sed ĉiukaze ĝi tro grandis kaj pezis.
La unuaversian sidilplaton konsistigis amortizocelaj tenispilkoj sur metala strukturo fiksita sur la lignan kadron, kovrotaj de foreks-lameno (forekso estas plasta materialo, fortika kaj fleksebla).
Iĝis pli praktike konstrui ujon el forekso kaj kaŭĉuk-gumo por teni la tenispilkojn, kaj fiksi ĝin sur la lignaĵon. Tia la dua provo.
Jen laŭdire bona perpilka amortizilo.
Spacoŝipo pilotata de aliplanedaj pilkoj je tuja ekflugo.
Fina kaj sama rezulto ol pri dorsapogilo: tro granda kaj peza. Tamen ni toltegis ĝin, kaj ĝin uzis ĝis konstrui la definitivan. Aliflanke, malpli da pilkoj estus pli komforte.
La sidilplaton de la postaversia sidilo ni per varmo formis el 5-milimetra foreksa lameno. La flekseblo de tiu materialo mem amortizis, kaj la formita skatolo ĉirkaŭfiksiĝis sur la kadron. La dorsapogilon ni faris ankaŭ el simpla 10-milimetra foreks-lameno.
Detalo el suba parto de la sidilplato.
Por tegi la dorsapogilon ni utiligis la tolon el la antaŭa. Tial la nesimetrio.
La tuta sidilo, komforta kaj malpeza.
Sidilo finita kaj kun kunigita botelo.