Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Novjara biciklado


vojkruciĝo

Iu iam rakontis al mi, kiomajn iojn li flaris, vidis kaj aŭdis dum ĵusa bicicklado: l' odoron de la tero, la pepadon de la birdoj, l' aromon de la apudvojaj vegetaĵoj, la koloroj de tiomaj sennomaj floroj konkurantaj por lia atento, la akompanado de l' brizo, la intermita ĉeesto de l' suno inter la nuboj... Temis pri vojo multfoje de li veturita - aŭte. ¡En aŭto oni perceptas nenion!, li diris al mi kun la entuziasmo de la ĵusa malkovro.

Enfermita en vitra bobelo kaj motorzumado, oni ja nenion perceptas. Anestezita de la alienigaj reklam-mesaĝoj, de la brutiga ripetmuziko plej sonintensa aŭ de la senutilaj kaj senfinaj novaĵoj pri krimoj, akcidentoj kaj malfeliĉaĵoj kiujn la radio kraĉas sur la vizaĝon, mem do aŭto-anestezita, ambaŭsence, aŭtomobilisto ne vidas antaŭ si pli ol pecon de asfalto tre rapide moviĝanta,

Bicikle ĉio malsamas. Iomaj provizoj, la bazaj iloj por ripari trapikiĝojn, iom da pluvovestaĵo, ĉu pluvos, kaj libro; jen ĉio kio necesas en la dusako. Kaj ankaŭ la dorsosakan matracon por kuŝi ie arbare dum sunsubiro. Surbicikle ekpromeni la unuan tagon de la jaro, frue kaj senhaste la ĉirkaŭaĵojn, tio miavoje metas novajn sonojn kaj novajn kolorojn... Kaj ankaŭ la saman novan rubon.

rubo apud la vojo

Antaŭ pli ol du jaroj, sorirante mallarĝan iom montan ŝoseon, pedalante inter krutaj deklivoj kovritaj de pinoj, mi ekvidis for, ke du uloj, ĵus ŝose-flanke parkumintaj sian kamioneton, plentrankvile malfermis ĝian ŝarĝujon kaj malplenis ĝin ĵetante ĉion sob sur la montodeklivon. Ŝajne temis pri farbskatoloj kaj mason-restaĵoj. Mi dubis, ĉu desurbicikliĝi kaj foti, eĉ noti la numer-platon, sed la sorvojo krutis kaj ili ankoraŭ malproksimis. Ĝuste kiam mi sufiĉe proksimiĝis, ili finis sian "laboron" kaj ekforiris, post ol ol unu, fingromontrante min, diris al la alia: ¡Rigardu, kian strangan biciklon!

Mi rememoris la okazintaĵon kiam mi apudvoje trovis la unuan rubon ĉi-jaran. La apuda oliv-arbejo estis prizorgita, plugita kaj pura. Sed ŝajne al la laboristoj ĝin prizorgantaj ne estas probleme forĵeti la restaĵojn de siaj manĝaĵoj sur elfluan kanalon sub la ŝoseon: ladskatoloj, kartonbrikoj, polistirenaj (blank-korkaj) pletoj, plastaj sakoj, boteloj... Esti rubo de monatoj. Ĉar la loko estis nealirebla de la ŝoseo, nur tre pene mi sukcesis preni samfote parton de la rubomonto kaj parton de mia bicicklo.

Fojfoje, dum bicikla vojaĝo, mi profitas la ripozmomentojn por kolekti rubaĵon kiun iu "forgesis" ĝustaloke meti. Mi foje eĉ haltas por preni ion tro frapan. Piedirante kun la biciklo apude tio pli facilas. Certajn fojojn mi per forĵetitaj ujoj plenigis grandan sakon, kaj ĝin portis sur la dusakoj ĝis la recliklujo de la venonta vilaĝo. Ĉiuj gutoj konstruas la maron. Malfeliĉe, plej ofte mi bezonus kamionaron.