La poŝlampo Kvazaro

Poŝlampo mankranke reŝargebla kaj sammaniere utila ankaŭ por reŝargi poŝtelefonojn povas tre utili en la bagaĝo.

Por koni ĝian ecaron ne eblis fidi tion skribitan sur la pakaĵo, kaj la kliento-servo ne utilis komence, do mi malfermis ĝin. Ĉiuj detaloj sube.


poŝlampo Kvazaro

Mi ioman tempon serĉadis permanan telefonreŝargilon, kiel komplementon por la bicikla generatoro. Plurfoje mi demandis pri tio en telefonvendejoj sed neniu konis. Ĝis mi neatendite trafis unu. En ĉi originala mondo, infestita de unuuza plasto, plu kaj plu pli malfacilas trovi simplajn, nekomplikajn, modestajn kaj efikajn razklingojn, kiajn mia avo uzis; kaj eĉ pli malfacile, ke ili estu pakitaj en simpla skatoleto el reciklebla kartono. Ili jam tiom malfacile troveblas, ke baldaŭ oni devos esti Indiana Jones por ilin eltrovi. Ni estas tiom «inteligentaj», ke ni preferas pagi multe pli por komplikaj kaj malfortikaj unuuzaj aparatoj kun poluaj piloj kaj nenecesaj pakaĵoj. Sed pri tio iam alipaĝe…

Jen la poŝlampo Quásar (Kvazaro) estis tie, en la feraĵejo, pendanta ĝuste apud la razklingoj: poŝlampo mankranke reŝargebla kaj sammaniere utila ankaŭ por reŝargi poŝtelefonojn. Ĝuste kion mi serĉis.

Malmuntado

Mi volis scii, kian reŝargeblan pilon uzas la lampo. La informoj sur la pakaĵo estis fuŝaj, eraraj kaj eĉ kontraŭdiraj. Do mi kontaktis la kliento-servon de la distribua entrepreno, sed ili ne povis helpi, ĉar ili ne fabrikas la poŝlampon. Detaloj pri tio (la transkribaĵo de la fuŝe amuza pakaĵo kaj mia korespondado kun la kliento-servo) troviĝas en la hispanlingva versio de ĉi paĝo. Do mi malfermis la poŝlampon por esplori mem la aferon.

Por unuafoje malfermi la poŝlampon necesas jeno:

malfermita poŝlampo Kvazaro

La poŝlampo estas fermita de krucaj ŝraŭboj kaj eblas facile malfermi ĝin. Bedaŭrinde tamen, la flankaj nigraj pecoj, kiuj faciligas manteni la aparaton, estas gluitaj kunigante la du duonojn de la poŝlanterna korpo. Feliĉe facilas malglui ilin. Ili estas gluitaj per ia duflanka glubendo kiu lasis ĉion glueca. Endas purigi la restojn de gluaĵo, ambaŭ ĉe la korpo kaj ĉe la teniloj, per dentbroso guto el ia taŭga purigilo, aŭ per alkohole trempita ĉifono. Estas laborige, sed inde. Tiel, venontfoje ne plu estos tiu problemo.

Fote videblas la poŝlampo jam purigita kaj sen la supra duono de la ujo. Eblas vidi la cirkviton, kun la supra butono; la pilo (en flava kovrilo); kaj la malantaŭa parto de la dinamo, kompreneble identa al malgranda elektra motoro.

eroj el la malmuntita poŝlampo Kvazaro

Fote videblas la malmuntita poŝlampo. De maldekstre dekstren: la supra duona ujo; la du flankaj teniloj; la malsupra duona ujo kun la kvar dentradoj videblaj; kaj la kernon surdorsan, el kiu eliras nur la dinama pnjono.

La kvar dentradoj senpere metitaj en truojn de la ujo mem, kio faciligas demeto por purigo aŭ lubriko kiam necese. Sed ili estas iom tro lubrikitaj; ili havis tiom da lubrikaĵo ke suspekteble ĝi fine kontaktis la gluaĵon de la flankaj teniloj, pro kio ĝia malpura glueco.

pilo LIR2032 de la poŝanterno Kvazaro

Kaj jen finfine la protagonisto de la raportaĵo, la serĉata reŝargebla pilo. Por malkaŝi ĝian identecon endas atente ŝiri la supran parton de la plasta ujo ĝin kovranta. Ĝi estas modelo LIR2032. Nu, ĉu kuzo de CR2032, kiun erare menciis la teksto de la ujo? Jes, mi konstatis, ke ambaŭ samgrandas.

Misio plenumita. Remunti la poŝlampon ne estas malfacile. Necesas nur ioma atento por ke la dentradoj ne moviĝu. Post ŝraŭbado, endas reglui la flankajn tenilojn, sed nur sur duonon de la ujo, tiun kun plia kontakto-surfaco. Tiel ĉiam eblos malfermi la poŝlampon nur per ŝraŭbo-turnilo.

Ecaro

Jen resumo de la precipaj ecoj de la poŝlampo Kvazaro:

Ĝi estas fabrikita en Ĉinujo kaj vendata de diversaj firmaoj sub diversaj nomoj. En Hispanujo mi trovis ĝin kun du anglaj nomoj: Quasar (ĉi-paĝe priskribita) kaj Dynamo (ĉi-lasta sen la konektilo por reŝargi poŝtelefonojn; pliaj informoj legeblas en la hispanlingva versio de ĉi paĝo).

Opinio

Mi ankoraŭ ne tre laborigis ĉi poŝlampon, do mi kompletigos mian opinion laŭ la uzado. Dume jen miaj rimarkoj: