Malpezega servico

La kuiriloj ofte signifas konsiderindan onon, pezan kaj volumenan,el bicikloturista bagaĝo. Almenaŭ unu metala ujo nepras por kuiri (singarde preferinde ŝtala ol aluminia). Tamen ĉiam utilas disponi pri kromaj ujoj por manĝi kaj trinki. La plej simpla solvo kiun mi trovis, estas fari ilin el kartonbrikoj:

Kompleta servico

Fote, de maldekstre: glaso (13 g), bovlo (12 g), telero (10 g) kaj pleto (14 g). Rekomendindas kompletigi per lignaj haŝioj (alinome manĝobastonetoj) (7 g).

Faldita servico

La tuton eblas faldi en malgrandan pakon per du kaŭĉukaj ringoj.

La peza kaj volumena avantaĝoj evidentas. Krome, kiam la servico trouzite damaĝitos, sufiĉos ĝin respekte enmeti en ujo-reciklan ujon… el kiu ankaŭ elmeti plian kartonbrikon el kiu fabriki novajn teleron aŭ tason!

Malavantaĝoj ankaŭ evidentas: ili facile difektiĝas kaj ne facile purigeblas pro la enaj faldoj. Nur la glaso (por akvo, kiu ne postlasas restaĵojn) kaj la pleto (senfalda kaj telere uzebla) estas praktikaj por uzado dum plurtaga vojaĝo. Ĝenerale tio ĉi estas solvo por minimumigi la bagaĝon por mallongaj vojaĝoj.