La poŝlampo Kvazaro
Poŝlampo mankranke reŝargebla kaj sammaniere utila ankaŭ por reŝargi poŝtelefonojn povas tre utili en la bagaĝo.
Por koni ĝian ecaron ne eblis fidi tion skribitan sur la pakaĵo, kaj la kliento-servo ne utilis komence, do mi malfermis ĝin. Ĉiuj detaloj sube.
Mi ioman tempon serĉadis permanan telefonreŝargilon, kiel komplementon por la bicikla generatoro. Plurfoje mi demandis pri tio en telefonvendejoj sed neniu konis. Ĝis mi neatendite trafis unu. En ĉi originala mondo, infestita de unuuza plasto, plu kaj plu pli malfacilas trovi simplajn, nekomplikajn, modestajn kaj efikajn razklingojn, kiajn mia avo uzis; kaj eĉ pli malfacile, ke ili estu pakitaj en simpla skatoleto el reciklebla kartono. Ili jam tiom malfacile troveblas, ke baldaŭ oni devos esti Indiana Jones por ilin eltrovi. Ni estas tiom «inteligentaj», ke ni preferas pagi multe pli por komplikaj kaj malfortikaj unuuzaj aparatoj kun poluaj piloj kaj nenecesaj pakaĵoj. Sed pri tio iam alipaĝe…
Jen la poŝlampo Quásar (Kvazaro) estis tie, en la feraĵejo, pendanta ĝuste apud la razklingoj: poŝlampo mankranke reŝargebla kaj sammaniere utila ankaŭ por reŝargi poŝtelefonojn. Ĝuste kion mi serĉis.
Malmuntado
Mi volis scii, kian reŝargeblan pilon uzas la lampo. La informoj sur la pakaĵo estis fuŝaj, eraraj kaj eĉ kontraŭdiraj. Do mi kontaktis la kliento-servon de la distribua entrepreno, sed ili ne povis helpi, ĉar ili ne fabrikas la poŝlampon. Detaloj pri tio (la transkribaĵo de la fuŝe amuza pakaĵo kaj mia korespondado kun la kliento-servo) troviĝas en la hispanlingva versio de ĉi paĝo. Do mi malfermis la poŝlampon por esplori mem la aferon.
Por unuafoje malfermi la poŝlampon necesas jeno:
- Malgranda kruca ŝraŭbturnilo.
- Malnova dentbroso kaj guto da puriglikvaĵo; aŭ tolaĵo kaj iom da alkoholo; aŭ alia kombinaĵo por purigi restojn de gluaĵo.
- Gantoj (ĝi estas vere kaj malpurege glueca).
- Gluaĵo kia Loctite Superglue, aŭ kontaktgluaĵo, aŭ gluaĵo por plasto.
La poŝlampo estas fermita de krucaj ŝraŭboj kaj eblas facile malfermi ĝin. Bedaŭrinde tamen, la flankaj nigraj pecoj, kiuj faciligas manteni la aparaton, estas gluitaj kunigante la du duonojn de la poŝlanterna korpo. Feliĉe facilas malglui ilin. Ili estas gluitaj per ia duflanka glubendo kiu lasis ĉion glueca. Endas purigi la restojn de gluaĵo, ambaŭ ĉe la korpo kaj ĉe la teniloj, per dentbroso guto el ia taŭga purigilo, aŭ per alkohole trempita ĉifono. Estas laborige, sed inde. Tiel, venontfoje ne plu estos tiu problemo.
Fote videblas la poŝlampo jam purigita kaj sen la supra duono de la ujo. Eblas vidi la cirkviton, kun la supra butono; la pilo (en flava kovrilo); kaj la malantaŭa parto de la dinamo, kompreneble identa al malgranda elektra motoro.
Fote videblas la malmuntita poŝlampo. De maldekstre dekstren: la supra duona ujo; la du flankaj teniloj; la malsupra duona ujo kun la kvar dentradoj videblaj; kaj la kernon surdorsan, el kiu eliras nur la dinama pnjono.
La kvar dentradoj senpere metitaj en truojn de la ujo mem, kio faciligas demeto por purigo aŭ lubriko kiam necese. Sed ili estas iom tro lubrikitaj; ili havis tiom da lubrikaĵo ke suspekteble ĝi fine kontaktis la gluaĵon de la flankaj teniloj, pro kio ĝia malpura glueco.
Kaj jen finfine la protagonisto de la raportaĵo, la serĉata reŝargebla pilo. Por malkaŝi ĝian identecon endas atente ŝiri la supran parton de la plasta ujo ĝin kovranta. Ĝi estas modelo LIR2032. Nu, ĉu kuzo de CR2032, kiun erare menciis la teksto de la ujo? Jes, mi konstatis, ke ambaŭ samgrandas.
Misio plenumita. Remunti la poŝlampon ne estas malfacile. Necesas nur ioma atento por ke la dentradoj ne moviĝu. Post ŝraŭbado, endas reglui la flankajn tenilojn, sed nur sur duonon de la ujo, tiun kun plia kontakto-surfaco. Tiel ĉiam eblos malfermi la poŝlampon nur per ŝraŭbo-turnilo.
Ecaro
Jen resumo de la precipaj ecoj de la poŝlampo Kvazaro:
- Pezo: 163 gramoj.
- Proksimumaj mezuroj: 14 x 5,5 x 5 cm.
- 3 LEDoj.
- Funckimodaloj: 2 (1 LEDo kaj 3 LEDoj).
- Ena reŝargebla pilo: LIR2032 (3,6 V, 35 mAh).
- Maksimuma nombro de reŝargoj: 500.
- Lumtempo post unuminuta reŝargado: 30 minutoj 1-LED-e; 10 minutoj 3-LED-e.
- 39-centimetra kablo por konekti poŝtelefonon kaj tri konektiloj por reŝargi la modelojn de Nokia, Siemens kaj Samsung.
Ĝi estas fabrikita en Ĉinujo kaj vendata de diversaj firmaoj sub diversaj nomoj. En Hispanujo mi trovis ĝin kun du anglaj nomoj: Quasar (ĉi-paĝe priskribita) kaj Dynamo (ĉi-lasta sen la konektilo por reŝargi poŝtelefonojn; pliaj informoj legeblas en la hispanlingva versio de ĉi paĝo).
Opinio
Mi ankoraŭ ne tre laborigis ĉi poŝlampon, do mi kompletigos mian opinion laŭ la uzado. Dume jen miaj rimarkoj:
- Ŝajne la materialoj ne estas bonkvalitaj: La unuan lampon mi redonis al la vendejo kontraŭ alia post nemultaj tagoj ĉar ĝi malŝaltiĝis sola pro plej eta vibro. Mi provadis la montratajn poŝlampojn kaj inter ili pluraj estis same redonitaj (iliaj pakaĵoj estis malfermitaj) kaj aliaj ne funkciis bone (misfunkciis LEDo aŭ la butono).
- La indikita lumtempo post unu minuto de reŝargado (30 minutoj kun unu LEDo kaj 10 minutoj kun 3 LEDoj) ŝajne koincidas kun realo. La lumo elsendita de unu nura LEDo estas sufiĉa en plej multaj okazoj.
- La formo de la poŝlampo estas kompromiso inter tiu taŭga por teno dum uzado kaj tiu komforta por premo dum reŝargado. Sed malgraŭ tio dum reŝargado pli penigas teni la poŝlampon ol turni la mankrankon. La mano tenanta la poŝlampon ekdoloras.
- La dentradoj foje libere turniĝas. Tio okazis al la unua poŝlampo, kiun mi redonis al la vendejo, kaj okazas al la dua. Per subitaj pliigo kaj malpliigo la mankrankan turnorapidon, la problemo solviĝas.
- Reŝargi poŝtelefonon funkcias bone, sed kompreneble la necesa tempo por kompleta reŝargo estas sama ol per ordinara reŝargilo, kio neelteneblas per mankranko. La tre interesa utilo estas helpi la poŝtelefonan baterion en okazo de urĝo, aŭ reŝargi ĝin dum uzado.