La Biciklaŭno radie en Lalibelo, Etiopio (2007-03-22)

La buso estis unu el la plej malkomfortaj en kiuj mi iam vojaĝis, eble ĉar mi estas sinpelema persono kaj jam preferas mian bicicklan sidilon pli ol ajnan sofon. Kaj tiu buso havis sidilojn ne individuajn sed longajn, kvazaŭ benkoj, kiel en malnovaj trajnoj. Kaj la radoj estis, nu, kanto al elĉerpiĝo; mi faris fotojn kiujn mi enretigos, en biciclown.com, ĉar ĉe pluraj radoj jam videblis la dratoj el la pneŭo… Dum halto mi montris tion al la ŝoforo kaj li diris: Ĥe, kvazaŭ celante: Ne zorgu, knabo, vi dormu ĉar tio estas nia afero. Kaj, efektive, la buso ne paneis en la du tagoj, ĝi ne trapikiĝis.

Álvaro Neil, la Biciklaŭno.

En la hispanlingva intervjuo de 2007-03-22 far Jaume Segalés al Álvaro en la programo A día de hoy (Je la hodiaŭa tago) de Punto Radio, la Biciklaŭno parolas al ni pri sia busa vojaĝo por fari unu plian spektaklon, kaj pri sia restado en la monumenta urbo Lalibelo.