Manfarita dusako por kuŝbiciklo (modelo 1)
Kiam miaj elĉerpitaj Lotus-dusakoj ekmontris simptomojn de baldaŭa foruziĝo (la enaj kudroj minacis dismalfermiĝon kaj ne akceptis pliajn flikaĵojn) mi metis en ilin la enan strukturon kiun mi elmetis antaŭ jaroj por malplipezigo (tiel ili nun eltenos plu) kaj ilin cedis por malpli postulemaj taskoj ol porti en si tutan hejmon.
Necesis serĉi alternativon. Unu estis aĉeti dusakojn, novajn aŭ uzitajn. Sed pli bona alternativo estas elpensi ion originalan kun apenaŭa elspezo. De certa tempo, samritme kiel la kudroj disfadeniĝis, mi jam pripensadis eblojn: transformi sakon aŭ dorsosakon; aŭ utiligi ian veston.
Uzi pluvjakon kiel dusakon
Mansako samtempe uzebla kiel dorsosako povas utili kiel dusako per helpo de rimenoj kaj metalaj hokoj. Malavantaĝo de ĉi tia solvo estas, ke la spaco de la sako estas malgranda kompare al la pezo (ĉirkaŭ 600 gramoj).
Kiam venis en miajn manojn malnova orfa pluvjako, havanta nur malgrandajn ŝirojn, mi rigardis ĝin ade…
La pluvjako havis ŝnureton por mallarĝigi ĉe la talio, do sufiĉis plej tiri ĝin kaj fari fortan laĉ-nodon por fermi la malsupron de la vesto kaj tiel fari sakon. La manikoj utilis por fiksi ĝin ĉe la portilo. Mi ne scias, kioman pezon eltenos la kudroj, sed ĉi tia povus esti porokaza solvo.
La sekva paŝo evidentis: Per malgrandaj ŝanĝoj, la pluvjako pli bone servos kiel dusako.
Fari dusakon el pluvjako
Ŝajne ne malfacilis: sufiĉis demeti de la pluvjako ĉion nenecesan kaj fari fiksilon. Mi dubis, ĉu kudri la suban parton, ĉar la ŝnureto sufiĉis por ĝin fermi. Fine mi kudris ĝin, ĉar la ŝnureto ne tute fermis ĝin; krome, la eblo elmeti la bagĝon de malsupre (kio povus estis interesa) ne necesis, ĉar la zipo plene malfermiĝis de supre malsupren.
Mi unue fortondis la manikojn kaj la kapuĉon kaj kudris la manikajn truojn.
Por ĝin fiksi ĉe la portilo, mi kudris sur ĝian dorson larĝan rimenon, tutlarĝe de unu flanko al la alia, kaj siavice sur ĝin tri pli malgrandajn vertikalaj. La horizontala rimeno funkcias kiel tenilo por la vertikalaj, kiuj sen ĝi ŝirus la pluvjakan ŝtofon.
Mi provis fiksi hokojn ĉe la rimenojn, sed mi konstatis ke nodoj ballestrinque sufiĉas por ĝin fiksi ĉe la portilo: ili estas facile fareblaj kaj malfareblaj kaj tenas sin firme noditaj sub streĉiteco (cetere, ĝi estas la nodo en filmoj farita de vakeroj por ligi la ĉevalon antaŭ la drinkejo). Mi bezonis nur du plastajn hokojn ĉe la flankoj por teni la sakon pendanta dum nodado aŭ malnodado.
Ĉi dusako ne tiom elegantas ol la kutimaj, almenaŭ de ĉi-fota perspektivo, sed ĝi maltre pezas kaj pli trean spacon havas. Krome, ĝi tenas la pezon malalta, kio aparte kovenas por mia biciklo.
Por fini la dusakon mankis nur fari fermilon por la «kolumo» kaj klape kovri la zipon por ke pluvakvo ne eniru. Kaj kompreneble mankis ankaŭ l' o plej grava: ĝia parano. Sed antaŭ ĉio estiĝis la okazo provi ĝin sub realaj uzkondiĉoj…
Provo kaj rezulto
Julie 2007e mi uzis ĉi dusakon por 75-km-a biciklado. Plimulte la vojo estis pada kaj surtera, kio ebligis bonan provadon. (Manke de para dusako mi uzis dorsosakon porokaze fiksita).
La manfarita dusako tre bone funkciis je preskaŭ ĉiuj aspektoj: la nodoj ne malnodiĝis; la rimenoj ne malkudriĝis; malfermi kaj refermi ĝin ne estis pli malkomforte ol pri ordinara dusako, ankaŭ ne aliri la enhavon; la pezo restadis ene bone ekvilibrigita, per nur ioma zorgemo; ĝi ne pendolumis; ĝin ne ĝenis la radon.
Nur unu aspekto malsukcesis: antaŭvideble, la ŝtofo ne sufiĉe fortikis: fine de la tuttaga vojaĝo, la dusako havis malgrandajn truetojn kaj ŝiraĵojn, pro la frotado kun arbustoj kaj kun la biciklo mem. Pli fortika kaj sampeza materialo estus la planko de bonkvalita tendo, mi kredas.
Iom poste mi malfaris la dusakon kaj ĝiajn materialojn uzis por fari aliojn. Surbaze de ĉi sperto, mi faris sakformajn dusakojn same utiligante forĵetitan materialon, tamen pli fortikan.