Novaj planoj

Trafikŝildo

Ĉe la enirejo de la hispana vilaĝo Buendía [pr. bŭendia ], en la provinco Guadalajara [pr. gŭadalaĥara ], trafikŝildo informas ke eblas iri la urbo-centron (tiel minuskle) en unu senco, kaj iri la Urbo-centron (tiel majuskle) en kontraŭa senco. Ĉe tia dilemo nur eblas haltigi la biciklon, firme meti la piedojn sur la grundon kaj tre malrapide pripensadi. Feliĉe, en mia bagaĝo mi portas neniajn haston kaj planojn.

Miaintuicie, ambaj vojoj kondukas al la sama kastelo en aero kiu malrapide ŝanĝetu miajn neekzistantajn planojn.

Tiam mi elektas celon kaj faras la unuan pedalpuŝon de la ekdenuna vojo.

Kaj tiumomente el ie reaperas tiu forgesita voĉo kiu, vespere ŝercante, prunteprenas iaman verson de la muzikensemblo Los Secretos [La Sekretoj, pr. los sekretos ], por diri al mi: Kion vi farus, se ekestus novaj planoj?

Stare sur roko, apud la lago