Ripari telefonon Nokia 8310

Se hazarde okazis al vi la hazarda hazardo, ke vi uzas ĝuste la saman telefonmodelon ol mi, kaj ĝi falis de via poŝo samkiel okazis al mi, kaj ĝi sampozicie ekbatis samspecan plankon, tiam do ĉi paĝo eble tre utilos al vi. Alikaze eble ankaŭ jes. Ĝi almenaŭ eble vekos utiligeblajn ideojn pri aliaj telefonoj kaj paneoj.

Pro la falo la eta ŝaltbutono forglugis. Dum certa tempo mi ŝaltis kaj malŝaltis la telefonon senvide enigante en la butonan truon la metalan pinĉilon kiun enhavas mia poŝtranĉilo, por tiel fermi la cirkviton. Ĝis mi decidis, ke alvenis la tempo iel solvi la problemon.

Necesaj iloj

Por la riparo necesas jenoj:

Laŭŝtupa riparado

Telefono malfermita

Mane demetu la supran kovrilon. Forigu la ses ŝraŭbojn kiuj unuigas la korpon.

precipa cirkvitaro

La korpo dividiĝos. Vi vidos la precipan platon kie situas la lut-restaĵoj de la eksa ŝalt-butono.

loko por la butono

Rande de la plato, proksime al la sekuriga pilo, estis lutita la prembutono. Pretigu du malgrandajn pecojn de klabo diverslongajn. Senkovriligu kaj stanumu la ekstremojn. La ekstremoj lutotaj sur la platon estu minimume senkovrigitaj; la aliaj estu pli longe senkovrigitaj.

novaj ŝalto-kabloj

Stanumu ankaŭ la lutpunktojn sur la platon. Zorgu ke la stangutoj ne tro grandu, kaj ĉe la kablo kaj sur la plato. Aliiel malfacilos remeti la telefonan kovrilon. Samkiale, ne tro proksimigu unu el la kabloj al la ŝraŭba truo ĉe la angulo.

Vice kunigu ĉiun kablon sur ĝian platan lutpunkton kaj surmetu la lutilon por fandi la tutan stanon. Lasu la stanon malvarmiĝi sola sekundojn.

Remontu la telefonan korpon, metu la ŝraŭbojn kaj la supran kovrilon.

fina rezulto

Jen la aspekto de la fina rezulto. Tio kio ŝajnas «bifida» anteno vere estas tre originala ŝaltilo: kunigu la du kabloekstremojn por ŝalti aŭ malŝalti la telefonon. Vi ne elektrokutiĝos, vere.

Sed tio ne estas la fino. Post semajnoj, la kabloj senkovriliĝis kaj ekrompiĝis proksime de la lutaĵo. Mi anstataŭigis ilin per aliaj pli dikaj kies kovriloj estis kunaj. Tiel ili estos pli fortikaj. Krome, mi plenigis la truojn tra kiuj eliras la kabloj: unue tiun de la ena telefona korpo, kaj due tiun de la telefona kovrilo, post ol ĉi tiun meti. Kiel ŝtopaĵon mi uzis pecetojn de (tiel nomata) blanka korko (alinome, ekspansiigita polistireno). Ĝi estas materialo bedaŭrinde ankoraŭ uzata kiel pakumo. Simila, premebla kaj nekonduktiva materialo taŭgos. Tiel la kabloj apenaŭ povas moviĝi proksime de la lutaĵo kaj eltenos plu.