Enhavo:
Prezento de ĉi paĝoj. Citaĵoj ilustrantaj la en ili traktitajn temojn.
Bicikle vivi estas ĝui la liberecon kaj sendependecon kiujn naskas kaj sobreco kaj utiligo de eltrovemo anstataŭ mono; estas senhaste pedale vojaĝadi... Vi trovos interalie informon pri kuŝbicikloj (historio, ecoj kaj manfaritaj modeloj); ideoj por ke vi mem konstruu aŭ riparu la bagaĝon necesan por bicikle vojaĝi; kaj tekstojn sonregistraĵojn pri bicicloj kaj vojaĝoj...
Bicikle vivi dediĉitas al ĉiu pedalpuŝo, eĉ plej malgranda, min ĉiutage kondukanta tra certajn malnovajn vojojn, vojoj kiujn multaj priskribis pli bone ol mi povus fari:
La filozofon Diogeno, verpermanĝantan lentojn, ekvidis la filozofo Aristipo, kiu komforte vivadis flatante la reĝon.
Aristipo diris al li:
Se vi lernus submetiĝi al la reĝo, vi ne devus manĝi tiujn lentaĉojn.Al kio Diogeno respondis:
Se vi lernintus manĝi lentojn, vi ne devus flati la reĝon.Sal Terrae, 1982, p. 114. Hispanigo de
, El canto del pájaro (La kanto de la birdo. Originala titolo: The Song of the Bird), eldonejo
Kio okazus se homoj ĉiufoje petus malpli anstataŭ pli? Ili estus pli feliĉaj, pli sanaj, ne manĝus grasojn, anstataŭigus siajn aŭtojn per bicickloj, kultivus legomojn ĝardene; ĉiuj ni bezonus malpli da mono; mi kredas ke tio estus interesa eksperimento.
Ne estas pleja sklavo ol kiu ne prikonscias sian sklavecon. Same, ne eblas vera libereco sen prijuĝa sendependeco kaj aŭstero. Interalie ĉar, malpliigi tempon de konsumado, kaj kompreneble ankaŭ tempon dediĉitan atingi akirpovon por konsumadi, plivastigas la tempon por vivado.
Espasa Calpe, 2000, paĝo 19.
[pr. ĥoakin' arauĥo] , La ecología en tu vida cotidiana (La ekologio en via ĉiutaga vivo), eldonejo
Tiujn vojojn laŭiras la paĝoj de Bicikle vivi. Ili ne estas facilaj vojoj. Tial ĉiu malgranda pedalpuŝo tre gravas. Kompreneble, penante por bicickle vivi pli facilas ne devojiĝi:
Bicikle, oni iom post iom lernas kunporti nur tion nemalhaveblan; rigardi la tempon pasadi laŭritme de la sensoj; sperti la ĉirkaŭan mondon sen baroj; sume, distingi tion kio vere gravas.
Kaj se vi ne havas bicicklon, memoru ke eblas bicikle vivi eĉ sen biciklo...
Marcos Cruz