La sezon-stacio

Pedaladis mi amuziĝe cerbumante: «16 kilometrojn, ĉiu je 6 minutoj kaj 16 sekundoj, ĉirkaŭ 8 kavoj kaj krateretoj en ĉiu metrodeko, tri 32-sekundaj haltoj por trinki akvon, kontraŭa vento, pliaj soroj ol soboj kaj 64 rulŝtonetoj en ĉiu kvadrata metro. Eĉ se ni ne devus halti alikiale, ne eblas, suno jam tro malaltas, ni ne povos alveni akurate». Ŝia rida voĉo apud mi revenigis min sur la vojon:

―Ĉu vi rimarkis, kiom altas ankore la suno? Ni sendube alvenos akurate, ad!

Kaj sen plio ŝi devancis min sor je malmultaj suspiroj. «Klare, ĉi tiu virino feliĉas ĉar ŝi ne rememoras kion Einstein diris pri bicikloj kaj la lumrapido».

La malvarma vintra aero traglitis ĉiujn faldojn por la ŝviton glaciigi kise. Finfine la lasta sekcio: grego-vojo, voj-nodo, ponto, aŭtovojo kaj duona alt-ebeno eble, feliĉe ĉio sob-deklive. Ni senbedaŭre devancis ĉiajn sport-aŭtojn de ĉiuj koloroj kaj eĉ la kolonianajn ĉaregojn. Kiam ni finfine ekvidis fore la pordon, la murego-gardisto jam estis pene ekpuŝinta unu pordklapon.

Bicikloj kun kvantumaj pretendoj nur povas esti iam certa-loke aŭ ie certa-momente, kaj tre malofte koincidas pli ol unu en la vivo. La gardisto kredis senti ambajn pasi ĝuste antaŭ li, en la sama kaj preciza momento, je 33 kilometroj hore kaj senmane (endis aplaŭdi). La pordo fermiĝis malantaŭ ni.

La varmeta printempa aero traglitis ĉiujn faldojn por la ŝviton glaciigi kise, kun ioma helpo. Bona leciono, la malĝoja matematiko improvize venkita de la rideto. Sed io plia estis ŝanĝiĝinta. Mi ĉirkaŭrigardis. Kaj mi ekkomprenis:

―Kunul', ni devos plui perpiede, ĉar ŝajnas al mi ke Leonardo la itala ankore ne inventis la biciklon…

«Leonardo ankore kaj ne inventis la biciklon kaj eĉ ne naskiĝis; krome, videble, ne multa tempo restas ĝis la somero; mi vetas, la Templo ekiĝas nura memoro en la koro de la maljunuloj, kaj la dua Cido, ĉe la piedo de kies tombo kuŝos leono el alabastro, ankore infanas. Ja certe, ĉi tiu estas unu el tiamaj printempoj».

Sed ŝi ĉi-foje ne estis leganta mian penson. Ŝajne ŝi eĉ ne rimarkis la alisezoniĝon; ankaŭ ne la malaperon de la bicikloj. Ŝi absorbiĝe kontempladis la forajn montojn. Ŝi kun okulbrilo ekturnis la rigardon sor al ĉaro kun jungitaj bovoj kiu, voj-flanke, ŝajnis atendi. Ŝi ekrigardis la montojn ree kaj, subite turniĝinte min, ridetis al mi:

Tie supre devas esti belega vidaĵo. Ni certe alvenos antaŭ la sunsubiro. Ĉu ek?

Kompreneble jes, ek!

«Sunsubiro… de kiama printempo?»

Verkita en februaro 2004a. La hispanlingva originalo estis publikigita en Ciclopedia (numero 47, aprilo-junio 2004a), la bulteno de Pedalibre.