Rekonstruado de la paĝo
Mi publikigis la novan version de la paĝaro, post dumonata laborado, kun pli prizorgita aspekto kaj pli klara paĝum-strukturo.
Mi ne plu uzas la programlingvon PHP, servil-dependan, kiu devigis min labori per loka servilo instalita en komputilo. Nun mi konstruas la paĝaron per fhp, antaŭprocezilo de HTML verkita de mi en Forth por ĉi tasko. Ĉi tiel de nun mi povas aktualigi kaj rekonstrui la paĝaron per mia malgranda kaj veterana mankomputilo Psion Series 5mx nedependante de pli granda maŝino. Kompreneble, ĉiuj malnovaj PHP-paĝoj nun turnas en la novajn, por ke ĉiuj ligiloj al ili plu validu.
Por faciligi la kompostigon kaj aktualigon, mi dismetis en apartajn paĝojn la kastilian kaj Esperantan versiojn. Pli kaj pli malfacilis tio, enmeti la du lingvojn sampaĝe, kio krome ne tre utilis.
La ĉefaj enhavnovaĵoj koincidantaj ĉi ĝeneralan rekonstruadon estas jenaj:
- Plia de mi trovita modelo de kuŝbiciklo de 26-colaj radoj: Baccheta Giro 26.
- Novaj citaĵoj de Eduardo Galeano pri la biciklo.
- Aktualigita kilometrado de la kvina prototipo de la projekto Kondoro.
- Nova enhavo en la paĝo pri malgrandaj ideoj [kiu en la nuna versio de la retpaĝaro, rekonstruita en 2020, estas dividita en kvar: Manbremso; Minimumecaj gumsandaloj; Malpezega servico; kaj Dusakaj apartigiloj por portilo.]