Kondor-projekto: tria prototipo

2003-08-10

Malmunto biciklon

Necesis konstrui novan bumon el pli dikaj ŝtaltuboj. Antaŭ ol demeti la damaĝitan mi mezuris ĝin: 51 cm de la stirtubo ĝis la krankŝaftujo; -19º kun la oblikva tubo.

Fote, la biciklo pretas por demeti la fleksiĝintan bumon. Mi per elektra akrigilo demetis ĝin kaj restaŭris la kadron laŭeble.

2003-08-16

La tria bumo preta por tuja veldado

La biciklo pretas por klopodi veldi la trian bumon. La antaŭa forko estis jam tranĉita kaj poste enmetita en la novajn ŝtaltubojn kaj tie veldita.

2003-08-18

Neebla veldo

Ne eblis veldi. La kontaktozono estis pli malgranda pro la antaŭa veldo, kaj la nova tubo de pli dika ŝtalo ne fandiĝis sed la framo mem trovarmiĝis ĝis krako. Eĉ unu horizontala kadrotubo truiĝis.

Neebla veldo

Surfote, la framo kun la bumo fiksita, post la nesukcesa veldoklopodo.

Jen du alternativoj: fiksi la bumon per flanĝoj aŭ boltoj. Fine boltoj ŝajnis pli efikaj.

2003-08-31

Malmuntitaj framo kaj bumo

Antaŭ ol refiksi la bumon mi tute malmuntis ĝin kaj la kadron por ilin smirgi, restaŭri pro la veldodomaĝoj, farbi per rostimunigilo kie necese, kaj poste farbi je malbrila nigro.

Sur la foto, ĉiuj pecoj antaŭ la definitiva farbado.

Rimarkindas la nova horizontala tubo gluita per _Araldit Epoxy_ (ankaŭ ĉi-foje veldo malsukcesis) inter la du jamaj. Ĝi estas la horizontala tubo de la kurbicikla framo, fajle ĝustigita. Ĝi necesis ĉar la du maldikaj horizontalaj tuboj ekfleksiĝis pro la pezo de la biciklanto.

2003-09-16

La nigrigita biciklo antaŭ ol fiksi la bumon

La malbrile tutnigra biciklo ŝajnis nova. La originala koloro estis preskaŭnigra malhela bruno kun neregulaj rozkoloraj punktmakuletoj.

La glubenderoj tenas la gluiĝantajn plastajn ŝirmilojn ĉe la truoj tra kiuj la bumo boltiĝos al la framo.

Estis longe kaj malfacile bori kune kaj precize la bumon kaj la kadron.

2003-09-19

Protekti la kadrotruojn

Protekti la kontaktzonojn inter framo kaj bumo, ĉe la truoj, mi provis per kaŭĉukaj kranaj disketoj, sed malsukcese: ili ĉiam degluiĝis.

La kadrotruoj protektitaj

Fine ĉe la seltubo mi utiligis plastan tablo-piedan protektilon senbazigita. Ĉe la bumo mi uzis bendojn el fortika fleksebla plasto el malnova selo de ĉiaterena biciklo.

La kadrotruoj protektitaj

Detalo de la kadraj kaj bumaj antaŭaj truoj kun protektiloj. Same, protektilo de tablo-piedo ĉe la oblikva tubo kaj plastaj bendoj el selo ĉe la bumo.

La biciklo kun la boltita bumo

Finfine, jen la nova bumo fiksita per tri boltoj, du el ili la kadron trairantaj. La fiksaĵo ŝajnas tre firma.

Detalo pri la la bumaj boltoj

Du boltoj fiksis la du bumajn tubojn al la framo dum alia kunigis ĉi du lastajn antaŭ la stiriltubo.

2003-09-20

Refoje sur la testo-stablo

Pliafoje, du ŝtuparetoj kaj unu tabulego por munti kaj provi la transmision.

Fiksaĵo de la supra konduktubo

Detalo (nokta) pri la fiksaĵo inter la seltubo kaj supra konduktubo. La fiksaĵo de la dua prototipo plurfoje rompiĝis. Por tion eviti mi uzis du metalajn flanĝojn ŝraŭbingo-havajn interboltitaj. Ĝi ne rompiĝos plu, sed ĝi moviĝos pro la ĉen-streĉego. Du monatojn poste mi trovis alian pli simplan kaj efikan solvon.

2003-09-23

La biciklo kun la skeleto de la nova sidilo

La biciklo kun muntita transmisio kaj la skeleto de la nova sidilo. La novan dorsapogilan strukturon konsistigas kvar aluminiaj bret-ortaĵoj.

Nova sidilplato

La nova horizontala tubo gluita al la framo devigis rekontrui la sidilplatan fiksosistemon. Mi ŝraŭbis sub ĝin du aluminiajn tubojn por reli sur la tri horizontalaj tuboj (tiu nova centra pli dika kaj la du originalaj pli maldikaj ambaŭflankaj).

2003-09-24

La nova dorsapogilo konstruata

Unuaj mezuroj por tranĉi la foreks-lamenon por la nova dorsapogilo.

La tria prototipo

Nova bumo pli fortika, pli longa, kaj boltita anstataŭ veldita. Tute nova sidilo pli fortika, malgranda, leĝera kaj ĝustigebla. Pli fortika fiksaĵo ĉe la ĉenkonduka tubo. Kaj splenda malbrila farbo nigra.

Kiom longe ĉio eltenos?

2003-09-27

Nova kaj antaŭa dorsapogiloj apude

Maldekstre la nova dorsapogilo kun la remburaĵo kaj tego de la antaŭa, kies plato apudas.

La du dorsapogilaj platoj

Unu el la problemoj de la antaŭa dorsapogilo estis ĝia troa grando, kiu malebligis retrorigardi. Fote kompareblas ambaj grandoj: antaŭa 36x46 cm; nova 22x45 cm.

La nova sidilplato

La unua provo fiksi la novan sidilplaton, per du foreks-lamenoj boltitaj kun ĝi por ĉirkaŭpremi la horizontalajn tubojn.

La nova sidilplato

La nova sidilplato de supre.

La nova sidilplato

Unuaj provoj pri remburaĵo. Samkiel pri la dua prototipo, neniu materialo plene taŭgis.

La spegulo riparata

La retrospegulo estis triafoje rompita pro bicikla flankenfalo. Post du antaŭaj riparoj, lastfoje per dubelo kaj ŝraŭbo enartikigitaj, endis elpensi ion novan: anstataŭigi la malfortikan plastan originalan artikon per dika fleksebla drato.

La kadrosako

La tegita sidilplato, kun provizora fiksaĵo, kaj la kadrosako. Ĉi sakon mi devis siatempe adapti ĉe la kadron pro ties karakteriza formo; nun ŝajne ĝi bezonos rean adapton.

Nova sidilplata fiksaĵo

La sidilplata fiksaĵo estis pli firma per unu pli granda foreks-lameno ol per la du antaŭaj.

2003-09-28

La retrospegulo muntata

Drato en bicikla kablokovrilo, unuekstreme fiksita ĉe la originala dubeleca fikskonuso, aliekstreme enigita en la spegultenilon.

La retrospegulo muntata

La dratekstremo, hokformita en la spegultenilo, fiksiĝis per mastiko epoxy. Restis nur meti la spegulon (cetere plastan) per duflanka glubendo.

La horizontala tubo

La kroma horizontala tubo restis perfekte adaptita, sed endis kovri ĝian antaŭan aperturon.

La ŝtopita horizontala tubo

Por ŝtopi la horizontalan tubon mi utiligis tablo-piedan ŝtopilon, tranĉile ĝustigitan.

Pli malgranda sidilplata fiksaĵo

Mi malpligrandigis la suban sidilplatan lamenon, prave supozante ke ĝi pli malgranda same efikos.

Pli malgranda sidilplata fiksaĵo

De malsupre pli bone rimarkeblas la malpligrandigo, kaj videblas la antaŭa entranĉo ebliganta pli antaŭenigi la sidilplaton.

Krome rimarkeblas la malsupre protektitaj aluminiaj tuboj agantaj kiel reloj. Temas pri gluita peco el bicikla aertubo. La tuboj estas jam ŝtopitaj.

2003-10-03

La biciklo provata

La biciklo refoje muntita kaj preta post du monatoj. Tamen restis solvendaj la streĉo Ĉe la supra konduktubo kaj la iom tro antaŭa stirilpozicio.

2003-11-06

Nova stiriltenilo

Jen malnova stiriltenilo el infana promenbiciklo. Ĝi proksimigus la stirilon al la sidilpleto. Necesis ĝin tranĉi.

Nova preta stiriltenilo

Tiel aspektis la elektita stiriltenilo post la tranĉo, kun bolto kaj konuso de la antaŭa ĉar ĝiaj propraj estis neutiligeblaj.

Komparo pri la stirilteniloj

Dekstre, la ĝisnuna aluminia promenbicikla stiriltenilo, riparita per traira bolto por ĉirkaŭpremi la stirilon; meze, la nova stiriltenilo kreita el malnova infanbicikla fera stiriltenilo; maldekstre, la bolto kaj konuso ŝanĝata de unu al la alia.

La profilo vidigas, ke la stirilo estos centimetrojn pli malantaŭa kaj iom pli alta.

La nova fera stiriltenilo pezas 251 gramojn kaj la ĝisnuna aluminia 287.

2003-11-07

La biciklo kun la nova stiriltenilo

La profilo iom ŝnĝiĝis pro la nova stiriltenilo. La stirilo estas pli malantaŭe nun, do tre pli komforta, ĉar antaŭe necesis antaŭenigi la Ŝultrojn por plenmane preni la tenilojn.

Tamen ĝi estas ankaŭ du centimetrojn pli alta, kio refoje igas la femurojn tuŝi ĝin dum pedalado.

La nova stiriltenilo

Detalo pri la nova stiriltenilo kie videblas la pli malantaŭa kaj iom pli alta pozicio de la stirilo.

2003-11-08

Eblaj stiriloj

Por solvi tion, ke la femuroj ektuŝas la stirilon dum pedalado, necesas ĝin ŝanĝi. Inter la havataj stiriloj, du povus taŭgi.

Nova pli malalta stirilo

Post ol kompari la profilojn de la du kandidatoj, mi instalis tiun kies formo ŝajnis pli taŭga. Efektive, la stirilekstremoj estis pli malaltaj kaj la problemo solviĝis.

Nova pli malalta stirilo

Renversita stiriltenilo pli proksimigus la stirilon al la sidilo.

Renversita stiriltenilo

Efektive, renversita stiriltenilo eĉ pli komfortigas la stiradon.

Videblas, ke la antaŭa rapidumkablo nun tro mallongas, endas ĝin ŝanĝi.

2003-11-09

Necesas malgrandigi la sidilplaton

Post ol inversigi la stirltenilon, la stirilon eblas turni malpli, pro la sidilplato, kio senekvilibrigas ĉe fortaj kurboj. La glubendoj markas la detranĉotajn partojn.

Pli malgranda sidilplato

Post ol malpligrandigi la sidilplaton, la stirilo turniĝas kiom antaŭ ol inversigi la stirltenilon. Krome estas pli la loko por piediri forke sur la biciklo. Necesos malpligrandigi ankaŭ la tegon.

Fiksaĵo de la supra konduktubo

La fiksaĵo de la supra konduktubo ankoraŭ nekontentigas. Ĝi pli fortikas ol la 2a-prototipa, sed same emas supreniĝi poiome.

Nova solvo eble estas fiksi la konduktubon kun la bumtubo per du kunboltitaj flanĝoj, samkiel ĝi nun fiksiĝas al la seltubo.

2003-11-11

La biciklo

Maldekstra profilo de la biciklo post la refoja stirilŝanĝo kaj la malprigrandigo de la sidilplato. Mankas refari la sidilplatan tegon, pliperfektigi la fiksaĵon de la supra konduktubo al la framo, kaj tranĉi la dorsapogilajn bret-ortaĵojn.

La biciklo

Koncerna dekstra profilo.

2003-11-20

La biciklo kun detranĉitaj dorsapogilteniloj

Fine mi detranĉis la troajn bret-ortaĵojn kiuj konsistigas la dorsapogilan strukturon (137 gramojn malpli). Restas sufiĉe por iom antaŭenigi la dorsapogilon senecese.

Krome videblas, ke la fiksaĵo de la supra konduktubo estas pli alta ol antaŭe. Tio estis la lasta provo antaŭ ol ĝin definitive malmeti.

La supra konduktubo

Detalo pri la supra konduktubo, kun pli alta fiksaĵo ĉe la seltubo.

La fiksaĵo de la supra konduktubo

Detalo pri la fiksaĵo de la supra konduktubo ĉe la seltubo. Eĉ se ĝi pli altas, pro kio la konduktubo malpli kurbas, la ĉenstreĉo ankoraŭ suprenmovis la flanĝon.

Supra konduktubo per plastaj bendflanĝoj

Fine mi provis fiksi la konduktubon ne ĉe la seltubon sed ĉe la bumtubon. Tiel la ĉeno ne kurbiĝas, la konduktubo ne streĉiĝas supren, kaj la fiksaĵon eblas fari per simplaj plastaj bendflanĝoj.

Nova vojo de la ĉeno

Videblas ke la ĉeno rekte trairas la konduktubon. Ĝi apenaŭ ne tuŝas la malantaŭan forkon voje de la dentradaro. Tamen necesas provadi la rapidumojn.

2003-12-13

Tro mola sidilo

Sidado malkonfortiĝis post ioma pedalado, ĉar la remburaĵo estis tro mola.

Tro mola sidilremburaĵo

La du kaŭĉuk-gumaĵoj ĝis nun uzitaj ne sufiĉe malmolas.

Pli malmola sidilremburaĵo

La solvon trovis mia amiko Manolo Parra: amortiza plastaĵo el pako da helikopteraj pecoj…

La sidpozicio iom plialtiĝis, do necesis maldikigi la novan remburaĵon, sed sub peco de kaŭĉuk-gumo ĝi iĝis tre pli densa kaj komforta sidilo.

2003-12-28

Instalitaj rimenaj ŝuingoj

La plastaj ŝupintingoj ĝis nun uzitaj ne ebligis profiti la kruran retromovon dum la pedalado, kio sur kuŝbiciklo estas pli facile profitebla ol sur ordinara biciklo. Tial mi volis provi ŝuingojn.

Post ol malsukcese klopodi konstrui ŝufiksilon kia _PowerGrips_, mi instalis malnovajn forgesitajn ŝuingojn metalajn kaj novajn rimenojn.

Ne nur la pedalado tre pli efikas, sed la piedo facile elmeteblas simple fal-lase, male ol ĉe ordinara biciklo.

Nova tintilpozicio

Renversita inter la anso kaj la bremsilo, la tintilo estas finfine pli facile atingebla.

2004-02-13

La maldekstra buma veldaĵo damaĝita

Post ĉirkaŭ 300 km, la maldekstra buma veldaĵo ekcedis, kaj riparo endis.

2004-02-17

La maldekstra buma veldaĵo riparita

Aspekto de la maldekstra buma veldaĵo post la riparado, antaŭ la refarbado.

La rompita antaŭa rapidumŝnĝilo

Plej stulta bato inter la biciklo kaj la planko rompis la antaŭan rapidumŝanĝilon. Ĉar mi ne havis anstataŭan, mi demetis ĝin kaj la koncernan ĉenpuŝilon. La tuto kun kabloj pezis 205 g-ojn. Mi tuj rimarkis, ke tiu ilaro neniel necesas: mi povis puŝi la ĉenon per la dekstra piedo (malsupren) kaj la maldekstra mano (supren).

2004-05-22

La maldekstra buma veldo ree damaĝita

400 km-ojn da pedalado post la lasta riparo, la maldekstra buma veldaĵo ree ekfendetiĝis. La plej praktika solvo estos konstrui novan senveldan bumon.

2004-06-02

Dorsapogila remburaĵo

La dorsapogila remburaĵo estis tro mola.

2004-06-18

La malnova bumo kun unu el la veldaĵoj rompitaj

Pro la pedalada movado, unu el la bumaj veldaĵoj de la tria prototipo fine rompiĝis.

2004-06-20

Porboltaj truoj ĉe la bumo

Malfortaĝo ĉe la tria-prototipa bumo: la porboltaj truoj. Tie la bumo ekcedetis.