La Biciklaŭno radie en Kenjo, proksime de Etiopio (2007-02-14)

Kenja infano

…poste la homoj kuniĝas por rigardi la blankulon, kaj jen mi profitas por iom prestidigiti, ĵongli… Ili estas malgrandaj spektakloj kiuj por mi estas veraj spektakloj ĉar post mi restas rideto, Kaj al tiuj homoj mi almenaŭ ion donis. Do ne nur ili donis ion al mi, sian gastamon, sed ankaŭ mi donis al ili iom da mia rido.

Álvaro Neil, la Biciklaŭno.

Mi registris kaj transskribis novan intervjuon al Álvaro en la programo A día de hoy (Je la hodiaŭa tago) de Punto Radio, hodiaŭ la 14an de februaro.

Eblas legi kaŭ aŭskulti en la hispana la intervjuon de 2007-02-14 al Álvaro Neil.