Kondor-projekto: unua prototipo

2003-05-29

Mia biciklo antaŭ «kuŝiĝo»

La unua paŝo estis foti mian biciklon. Ĉiaterena Bianchi de ĉ. 1990, kun miloj da km ĉe-rade kaj tre karakteriza framo: du horizontalaj tuboj maldikaj anstataŭ unu dika, kaj oblikva tubo ĝis la stiriltenilo.

2003-06-04

Framo el kiu iĝis la bumo

Mi aĉetis malnovan kurbiciklan kadron por el ĝi konstrui la bumon.

Ludi Ŝanĝi la stirilon

Kiel estu la stirilo? Neniom klaris, ĉu ĝi prefere estu sub la kruroj, aŭ ende super ili. Mi ne sciis, ĉu necesos nerekta stirado.

Dume, por ekidei kaj mezuri, mi metis diversajn stirilojn plurpozicie.

La originala stirilo inversigita

Ĉu sufiĉus inversigi la originalan stirilon? Probable ne.

2003-06-05

Ebla bumo el la forko

La unua alternativo estis uzi kiel bumon la malantaŭan forkon de la kurbicikla framo. Ĝi ŝajnis pli facile fiksebla kvankam malpli fortika. Krome, ĝi eble ne estus sufiĉe longa.

Ebla bumo el la oblikva stango

La dua alternativo estis uzi kiel bumon la oblikvan stangon de la kurbiciklo. Ĝi ŝajnis pli fortika kaj povus esti pli longa, sed malpli facile fiksebla.

La biciklo kaj la onta bumo

La biciklo apud la onta bumo antaŭ ol ĉi tiun definitive tranĉi.

La biciklo kaj la onta bumo

Fine mi decidis fari la bumon el la forko, por ĝin povi fiksi sen veldo. Videblas la onta jam tranĉita bumo apud la biciklo.

2003-06-12

Unua provo fiksi la bumon

La unua solvenda problemo estis, kiel kaj kie fiksi la bumon. Jen la unua klopodo, por preni mezurojn

Unu provo fiksi la bumon

La unua rudimenta provo fiksi la bumon, per metalaj kaj plastbendaj flanĝoj.

2003-06-13

La strukturo de la unu sidilo

Mi konstruis la strukturon de la unua sidilo profitante artikan bicikloparkilon murmunteblan kaj ĉarnirsimilan. Unu vango utilis por sidilplato kaj alia, plilongigita per du aluminiaj tuboj, por dorsapogilo.

Ĉi-fote ĝi ankoraŭ ne estas fiksita sur la framo, krom per ŝnureto.

La strukturo de la unu sidilo

Ĉi-fote videblas la sama strukturo sen unu el la bicikloparkilaj vangoj, kiu utilis kiel kapapogilo.

2003-06-15

Komenco la dorsapogilon

Foreks-lameno 5-milimetra utilis kiel dorsapogilo kaj sidilplato.

La unua prototipo preskaŭ preta

Aspekto de la unua prototipo antaŭ ol meti la ĉenon kaj fiksi la bumon per boltoj anstataŭ flanĝoj.

2003-06-17

Fikso la sidilon

Du laŭmezuraj lignaĵoj, boltitaj kun la centra peco de la sidilstrukturo, ĉikaŭprenas la du horizontalajn kadrotuboj.

Fikso la sidilon

La sistemo fiksi la sidilon pli facile videblas sur jena foto de malsupre farita.

Dentradetoj ĉenkondukaj

Mi por konduki la ĉenon unue klopodis per dentradetoj el malantaŭa ĉenpuŝilo. Ĝi ŝajnis la plej facila opcio (la aliaj du estis konstrui puliojn el rulŝuaj radoj kaj uzi irigaci-tubojn).

La Ĉeno kondukata de ĉenpuŝilaj pulioj

Sur la foto, la ĉeno kondukata de tri ĉenpuŝilaj pulioj.

La pleja problemo de ĉi tiaj pulioj estas, ke la ĉeno facile saltas de ili. Ili bezonas aksmuntaĵon, samkiel ĉe la ĉenpuŝilo.

Antaŭa ĉenkonduka pulio

Detalo pri la prova muntaĵo de la antaŭa pulio kondukanta la ĉenon.

Post ol konsideri la opcion uzi rulŝuajn radojn kiel puliojn (pli sekuraj kaj efikaj, sed pli pezaj kaj same malfacile fikseblaj) mi decidis provi konduki la ĉenon per irigaci-tuboj.

Provo pri nerekta stirado

Ioman tempon mi esploris la eblon konstrui nerektan stirilon, malgraŭ malfacilaĵoj, ĉar tio faciligus surbicikliĝo kaj debicikliĝo pli ol subgenua stirilo. Inter la malsamaj opcioj (kablo, stango, ĉeno) mi elektis la kablon.

La foto montras la unuan artikon, boltan, kreitan por la stirilo, sub la sidilo. Poste mi muntis alian pli efikan per la lagro de hejmomaŝina rado.

2003-06-19

Kabloj por nerekta stirado

La kabloj fiksiĝis al metala plato boltita ĉe la antaŭa forko. Malfacilegis teni la kablojn ĝuste streĉitaj. Mi provis per diversaj kabloj, sed fine rezignis.

La aliaj ebloj (stango kaj ĉeno) apriore eĉ pli malfacile realigeblas sen la ĝustaj pecoj de precizeco. Tial mi reprovis pri rekta stirado.

2003-06-20

La unua prototipo

Ankoraŭ restaĵoj el la provo munti nerektan stiradon. La ĉeno kaj la bumo nefiksitaj.

2003-06-23

Nova maniero fiksi la bumon

Profitante la specialan kadroformon, eblis fiksi la bumon per bolto enmetita inter la horizontalaj, stira kaj oblikva tuboj.

2003-06-27

Fikso la sidilon

Jen la definitiva fiksaĵo de la unuaprototipa sidilo, kun la centra peco renversita. Tiel la sidilplato malpli altis kaj havis kroman apogon.

La ekprovoj por bumo kaj sidilo

La unua bumo fiksita, kun la dentradaroj de la biciklo, kaj kun provizoraj pedaloj.

La sidilstrukturon mi komencis utiligante ĉarnirecan bicikloparkilon, kiun mi fiksis sur la horizontalajn tubojn per lignaĵo.

2003-06-28

La biciklo sur la testo-stablo

Du ŝtuparetoj kaj unu tabulego konsistigas bonan testo-stablon por provi la transmision.

La biciklo sur la testo-stablo

Ĉe la tiom speciala testo-stablo mi muntis la transmision kondukante la ĉenon per du pecoj el irigaci-tubo.

Tio montriĝis la plej bona solvo. Surprize la ĉeno ne bruis pro la tuboj, male al mia supozo. Tamen poste la praktiko montris, ke la ĝusta fiksado de la tuboj ne estas senproblema.

2003-06-29

Preta por la unua pedalado

Ĉio pretas por la unua provo, la unuaj kaj lastaj 3-4 metroj kiujn la unuaversia biciklo eltenis.

Preta por la unua provpedalado

Ĉi tion mi sidante vidis antaŭ ol unuafoje provi la biciklon. La bumo eltenis apenaŭajn metrojn, pro kio la unua prototipo finiĝis.

La unua bumo fleksiĝinta

Antaŭvideble, la forko ne eltenis la pedaladpremon kaj ĝi fleksiĝis post malmultaj metroj. Sed ĝi funkciis.