Abonilo

Aboni la esperant-lingvajn aktualigojn de ĉi paĝaro:

Kunnoti ĉi paĝon




Tendo

Enhavo:

Tendo por bicickle vojaĝi. Modeloj de 2003. Quechua Forclaz T2+Ultralight.


Konsideru unue, kiom minimuma povas esti via rifuĝejo por konformiĝi al tio absolute necesa. Ĉi-loke mi vidis indianojn Penobscot loĝantajn en tendoj el malpeza kotonaĵo, dum la neĝo ĉirkaŭe altis du spanojn [...]

Iam [...] mi kutimis observi grandan skatolon el ligno, proksiman al la fervojo, ĉirkaŭ du metrojn longan kaj unu metron larĝan [...]; kaj mi ekpensis, ke ĉiu kapabla akiri unu tian kontraŭ unu dolaro [...] povus enhejmiĝi en ĝin dum pluvo kaj nokte por, la kovrilon ferminte, plenlibere ĝui kaj siajn sentojn kaj spiritan sendependecon. [...] Oni povus maldormi laŭvole kaj ekiri tuj post ekstaro, sen ajnaj luiganto aŭ mastro urĝantaj pro la rento. Pli ol unu, kiu pro malvarmo ne mortus en skatolo tia, vivas troŝarĝita ĝis la morto pro la devo pagi la renton de alia, nur pli granda kaj luksa.

Henry D. Thoreau (1817-1862), Walden, trad. Carlos Sánchez Rodrigo,Parsifal Ediciones, 1989, paĝo 41.

Ĉu oni bezonas tendon por bicikle vojaĝi? Dependas pli de la kielo vojaĝi ol de de la daŭro. Laŭ vortoj de Juanjo Alonso [pr. ĥŭanĥo alonso], kiu bicikle ĉirkŭvojaĝis la mondon, en lia libro Manual de cicloturismo (Manlibro pri bicikloturismo): Plejfoje indas porti ĉi kroman pezon por certigi efektivan ripozon. Tamen, vojaĝante bonvetere tra loĝataj regionoj, plej probable vi simple promenadigos la tendajn du kilogramojn sen uzo, kio okazis al Miguel Ángel Díaz dum sia vojaĝo al Himalajo: La du-persona tendo kiun mi portis pezis apenaŭ du kilogramojn. Mi promenadigis ĝin tra la tuta Eŭropo dum kvar mil kilometroj sen ekuzo kaj en Istanbulo mi poŝtis ĝin hejmen (De la Alcarria al Himalaya, eldonejo Ediciones B, 2000, paĝo 303).

En plej multaj vilaĝoj vi trovos trankvilan lokon kie dormi sub libera aero, aŭ eĉ subplafone. Se vi preferas ne dormi en vilaĝoj, tendo foje elembarasigos vin, precipe dum malbona vetero, kaj igos vin tute sendependa.

Se vi serĉas tendon, memoru ke, verŝajne, la nombro de kuŝlokoj kiun fabrikistoj mencias temas pri tre bonaj konatoj, ĉar ili ja estos tre kunaj, kiuj krome devos lasi la bagaĝon ekstere. Por vojaĝi sola sufiĉas unuhoma tendo sed, kontraŭ iom plia pezo, duhoma ebligas havi la tutan bagaĝon kun si senecese kaj eĉ tiel komforti pasigi horojn kiam nepre (ekzemple, dum ŝtormo).

Jen pri mia ĝisnuna sperto kun tendoj:

Tendoj de la jaro 2003

Modeloj de tendoj de la jaro 2003.

tendo Quechua Forclaz T2+Ultralight

Sperto pri la tendo Quechua Forclaz T2+Ultralight. Riparoj.